1-a de Januaro 1943
Naskiĝas Montserrat Soliva Torrentó. Ŝi estis fakulo pri kompoŝto kaj pri la uzado de organikaj forĵetaĵoj cele al konservado de la natura medio, protektado de la grundo kaj kreskigo de la terkultura produktiveco
2-a de Januaro 1938
Naskiĝas la informadikisto, inventisto kaj aktivulo Lynn Conway. Ŝia novigema laboro ĉe la dezajno de komputila aparataro havis revolucian efikon ĉe la tuta informadika industrio
3-a de Januaro 1972
Forpasas la genetikisto Elisabeth Schiemann. Ŝiaj verkoj pri la evoluaj rilatoj de gravaj cerealoj kiaj tritiko kaj hordeo havas grandan influon en la nuntempa vegetaĵa biologio
4-a de Januaro 1981
Naskiĝas la aerspaca inĝeniero Diana Trujillo Pomerantz. Ŝi laboras en la la Jet Propulsion Laboratory (Laboratorio pri Ŝpruca Antaŭenpelo), kie ŝi gvidas la teamon respondecan pri la robota brako de la esplorveturilo Perseverance
5-a de Januaro 1984
Richard Stallman komencas la disvolvon de la mastrumsistemo GNU. Tiu ĉi programisto kaj aktivulo estas konsiderata la formala fondinto de la movado pri libera softvaro
6-a de Januaro 1948
Naskiĝas la kuracisto María Castellano Arroyo. Fakulino pri jura kaj kriminala medicino, kaj pri labora medicino, ŝi iĝis la unua universitata katedra profesorino en medicina fakultato en Hispanio (en Zaragozo)
7-a de Januaro 1972
Naskiĝas la inĝeniero Bisi Ezerioha. Li komencis sian karieron en la farmacia industrio kaj poste transiris al la aŭtomobila sektoro. Li konstruis kelkajn el la plej potencaj motoroj de Honda
8-a de Januaro 1907
La natursciencisto Odón de Buen priskribas du novajn tipojn de izopodoj (krustacoj) kaj du gobiojn (fiŝoj) en la Balearaj Insuloj
9-a de Januaro 1932
Naskiĝas la historiisto kaj dramaturgo Djibril Tamsir Niane. Li transskribis kaj studis la epopeon de Sundiata, epikan poemon mandingan. Li estis unu el la editoroj de la Ĝenerala Afrika Historio de UNESKO
10-a de Januaro 1909
Naskiĝas la bioĥemiisto Filomena Nitti. Ŝi esploris aktivajn substancojn pri la nerva sistemo, kunmalkovris la rolon de histamino ĉe alergiaj reakcioj kaj disvolvis la unuan antihistaminaĵon
11-a de Januaro 2001
Forpasas la epidemiologo kaj virusologo Dorothy Millicent Hortsmann. Ŝia esplorado pri propagado de polioviruso en la sanga cirkulado estis esenca por disvolvi vakcinon kontraŭ poliomjelito
12-a de Januaro 1799
Naskiĝas la botanikisto kaj scienca ilustristo Priscilla Susan Falkner Bury. Ŝi publikigis unu el la plej belaj verkoj pri lilioj de la 19-a jarcento
13-a de Januaro 1930
Naskiĝas astronomo Waltraut Seitter. En Münster, ŝi organizis la Munsteran Ruĝenŝoviĝ-Projekton (MRSP) kaj la Munsteran Ruĝĉielan Mapadon, katalogon de galaksioj en la suda hemisfero
14-a de Januaro 2026
Tutmonda Tago pri Logiko. Ĝi reliefigas la gravecon de logiko ĉe la disvolvado de kono, kaj omaĝas la logikistojn Kurt Gödel (kiu forpasis en tiu dato en 1978) kaj Alfred Tarski (naskiĝinta en tiu tago en 1901)
15-a de Januaro 1985
Naskiĝas Aitor Villafranca Velasco, gajninto de la Nacia Esplorpremio de Hispanio en 2024. Li esploras pri integra optiko kaj estas unu el la fondintoj de PRISMA, asocio kiu laboras favore al la rajtoj pri GLAT-uloj en scienco
16-a de Januaro 1932
Naskiĝas la fizikisto Phyllis Bolds. Ŝia laboro pri vibraj frekvencoj de helikopteroj helpis demonstri tion, ke la kurbo por vibrado-provo de helikopteroj uzita en 1970 estis neadekvata
17-a de Januaro 2005
Forpasas la sciencisto Albert Schatz. Li estis kunmalkovranto de streptomicino, antibiotiko izolita el la bakterio Streptomyces griseus
18-a de Januaro 2024
Lesley Lokko estas la unua afrikdevena arkitektino kiu ricevas la Oran Medalon de la Reĝa Instituto de Britaj Arkitektoj. Ĝi agnoskas ŝian kontribuon al justeco kaj demokratiigo de arkitekturo
19-a de Januaro 2023
La teoria kemiisto kaj Nobel-premiito Roald Hoffmann vizitas la sciencan muzeon MUDIC en suda Murcio. Elstaras ankaŭ lia poezia faceto, esploranta la limojn de scienco kaj la belecon de beletro kaj molekuloj
20-a de Januaro 2013
Esploristoj el la Universitato de Kembriĝo publikigas artikolon kiu konfirmas la ekziston de DNA kun kvarobla helico en homaj ĉeloj
21-a de Januaro 1894
Naskiĝas la geologo Edelmira Inés Mórtola. Ŝi esploris en la mineralogia fako kaj havis longan karieron kiel docenton. Inter ŝiaj publikaĵoj elstaras la libro Nocioj pri Mineralogio
22-a de Januaro 1476
La humanisto, leksikografo kaj gramatikisto Antonio de Nebrija ekposteniĝas ĉe la primara katedro de gramatiko de la Universitato de Salamanko
23-a de Januaro 1916
Naskiĝas la fizikisto Elizabeth Riddle Graves. Ŝi estis pioniro pri neŭtrona fiziko kaj pri la detektado kaj mezurado de rapidaj neŭtronoj
24-a de Januaro 2020
Forpasas la fizikisto Li Fanghua. Ŝi dediĉis sin precipe al difrakta fiziko, al altresolucia elektronika mikroskopio kaj al kristalografia esplorado
25-a de Januaro 1957
Forpasas la bakteriologo Kiyoshi Shiga. Li malkovris la bakterion Shigella, la kaŭzanton de ŝigelozo, speco de disenterio kiu transmisiiĝas per feka-buŝa vojo
26-a de Januaro 1839
Naskiĝas la kemiisto Rachel Lloyd. Ŝia laboro por determini la koncentriĝon de sakarozo ĉe la sukera beto helpis la disvolvon de komerca sukera industrio en Nordameriko
27-a de Januaro 2021
Forpasas nutroteknologiisto Nunuk Nuraini. En 1982 ŝi kreis la sekan gustigaĵon de mi goreng (indonezia manĝaĵo) por la varmarko Indomie. Temas pri unu el la plej famaj en la mondo gustigaĵoj por tujnudeloj
28-a de Januaro 1915
Naskiĝas la paleontologo Andreína Celeste Marina Bocchino. Ŝi estas konata pro ŝia laboro pri paleontologio de vertebruloj
29-a de Januaro 2018
Estas aprobita la Statuto de la Afrika Spaca Agentejo (AfSA). Ĝia sidejo troviĝas en Kairo (Egiptio), kaj ĝi celas antaŭenigi kaj kunordigi la disvolvadon de spacaj aktivaĵoj en Afriko