Po unu scienca datreveno por ĉiu tago de la jaro.

La Scienca Lerneja Kalendaro celas ĉefe studantojn de baza kaj meza edukado. Ĉiutage oni selektas sciencan aŭ teknologian datrevenon, ekzemple naskiĝojn de homoj de ĉi tiuj sferoj aŭ memorfestojn de rimarkindaj trovaĵoj.

La kalendaro estas akompanata de didaktika gvidilo kun orientado por ĝia transversa eduka uzo en la klasĉambroj. Tiuj didaktikaj proponoj baziĝas sur la principoj de inkludo, normaligo kaj egaleco kaj estas akompanataj de ĝeneralaj gvidlinioj pri alirebleco. Por tio, estas provizitaj diversaj taskoj, kiuj inkluzivas ampleksan gamon de kapabloj kaj malfacilaj niveloj kaj kiuj, kunlabore disvolvitaj, ebligas al ĉiuj studentoj fari utilajn kaj gravajn kontribuojn.

Por antaŭenigi ĝian disvastigon kaj uzadon en la klasĉambro, ĉiuj materialoj estis tradukitaj al pluraj lingvoj: hispana, galega, eŭska, kataluna, astura, aragona, angla, franca, esperanta kaj araba.

La informoj kun la ĉiutagaj datrevenoj kaj la akompanaj ilustraĵoj estas libere haveblaj en ĉi tiu deponejo. Krome, la kalendaro kaj gvidilo (fasonitaj en formato pdf kaj en simpla teksto) estas elŝuteblaj el la retejo de IGM (http://www.igm.ule-csic.es/calendario-cientifico).

Ĉi tiu iniciato celas kontribui al alproksimiĝo de la scienca kulturo al la pli juna loĝantaro kaj krei por ili kiel eble plej proksimajn referencojn. Pro tio oni faris klopodon diskonigi homojn kaj eltrovaĵojn de la nuntempo, al kiuj la gejunuloj povu senti sin rilatitaj kaj kiuj, samtempe, montru aktualan kaj dinamisman alrigardon. Specialan atenton oni donis al instigo de neseksisma lingvaĵo kaj pliigo de la videbleco de sciencistinoj kaj teknologiistinoj, por disponigi referencajn modelojn, kiuj antaŭenigu la scienc-teknikajn alvokiĝojn inter knabinoj kaj adoleskantinoj. Oni aparte emfazis ankaŭ la diskonigon de la esplora agado de hispanaj publikaj centroj.

Twitter

@CalCientifico @SciKalendaro

iCal