1-a de Junio 1922

Naskiĝas la virusologo Laura Ayres. Ŝi kunordigis la unuan Nacian Serologian Enketon de Portugalio, cele determini la trafo-proporcion de malsanoj en la lando

20260601

2-a de Junio 2014

Inĝenieroj de la Instituto KAIST (Suda Koreio) disvolvas roboton, inspiritan en la dinosaŭro velociraptoro, kapablan kuri je 46 km/h. Ili montris kiel la besta biomekaniko povas progresigi modernan robotikon

20260602

3-a de Junio 1983

Naskiĝas la kemia inĝeniero María Escudero Escribano. Ŝi esploras novajn procezojn kaj materialojn por konvertado de renovigebla energio kaj produktado de verdaj brulaĵoj kaj daŭripovaj produktoj

20260603

4-a de Junio 1783

La fratoj Montgolfier realigas en Annonay (Francio) la unuan publikan montron de sia aerostatika varmaera balono, stampante la starton de la aviada erao

20260604

5-a de Junio 1981

La scienca komunumo konigas la unuajn kvin kazojn pri aidoso en Usono. Postaj esploroj malkovris multajn antaŭajn kazojn

20260605

6-a de Junio 1910

Naskiĝas la historiisto Jaume Vicens Vives. Lia esplorado fokusiĝis al la Katalunio de la Malfrua Mezepoko; li estas konsiderata aŭtoritatulo en la fako pri ekonomia kaj socia historio

20260606

7-a de Junio 2017

La arkeologoj Abdelouahed Ben-Ncer kaj Jean-Jacques Hublin prezentas la malkovron de la plej antikvaj fosilioj de Homo sapiens en Jebel Irhoud (Maroko)

20260607

8-a de Junio 1922

Naskiĝas Zoraida Luces, pioniro pri botaniko en Venezuelo. Fakulino pri la esploro de gramineoj, ŝi laboris en la Botanika Instituto de Venezuelo, institucio kiun ŝi ankaŭ poste prezidis

20260608

9-a de Junio 1904

Naskiĝas William Joscelyn Arkell, fakulo pri fosilioj el la ĵurasia periodo. Lia libro de 1956 kunigis kaj analizis studojn pri tiu periodo, kaj fariĝis ŝlosila verko kiu organizis kaj unuigis la sciojn pri Ĵurasio

20260609

10-a de Junio 1941

Naskiĝas la biokemiisto Norah Olembo. Ŝi estis pioniro de la afrika bioteknologio kaj fondis la Bioteknologian Truston Afriko, kun la celo progresigi la uzadon de novigaj agrokulturaj bioteknologiaj produktoj

20260610

11-a de Junio 1907

Naskiĝas la pioniro pri kemio kaj farmacio Josefa González Aguado. Ŝi laboris pri la determinado de la kvantaj analizaj strioj de kelkaj metaloj. Ŝian karieron ĉesigis la Hispana Enlanda Milito

20260611

12-a de Junio 1912

Naskiĝas la nuklea fizikisto Eva Crane. Ŝi ricevis abelujon kiel nupto-donacon kaj post tio dediĉis 60 jarojn de esplora kariero al studado de abeloj

20260612

13-a de Junio 2016

La inĝeniero Arthur Zang gajnas la Premion Afriko pri Inĝenieria Novigado pro sia Cardio-Pad, medicina tabuleto kiu faras kaj sendas elektrokardiogramojn en nure 20 minutoj

20260613

14-a de Junio 2000

Forpasas la nutradisto Elsie Widdowson. Ŝi esploris pri malnutrado kaj dum la Dua Mondmilito ŝi inspektis la aldonadon de vitaminoj al nutraĵoj kaj la porciumadon en Britio

20260614

15-a de Junio 1934

Naskiĝas la informadikisto Hu Qiheng. Ŝi impulsis la artefaritan intelekton kaj la rekonadon de ŝablonoj, kaj atingis tion, ke Ĉinio konektiĝu al interreto unuafoje en 1994

20260615

16-a de Junio 1915

Naskiĝas la esploristo pri nuklea medicino kaj biokemiisto Katherine Austin Lathrop. Ŝi estis ano de la Projekto Manhattan kaj pioniro en la esplorado de la efiko de radiado sur vivantajn estaĵojn

20260616

17-a de Junio 1987

Mortas la lasta birdo de la specio Ammospiza maritima nigrescens, ankaŭ nomata malhela marborda pasero, stampante tiel ĝian definitivan estingon

20260617

18-a de Junio 1928

Amelia Earhart iĝas la unua virino kiu transiras la Atlantikon per aviadilo. Kvankam ĉi-foje ŝi ne povis piloti, ŝia prodaĵo iĝis simbolo pri aviado kaj genra egaleco

20260618

19-a de Junio 1957

Naskiĝas la virusologo Susana López Charretón. Ŝi estas agnoskita pro siaj esploroj pri rotaviruso kaj pro sia diskoniga laboro en virusologiaj temoj

20260619

20-a de Junio 2016

Ĉinio prezentas Sunway TaihuLight, la plej rapidan superkomputilon en la mondo siamomente, kun rendimento pli alta ol 125 petaflopoj

20260620

21-a de Junio 2006

La Internacia Astronoma Unuiĝo donas la nomojn Nikso kaj Hidro al la satelitoj de la duopa sistemo konsistanta el Plutono kaj Karono

20260621

22-a de Junio 1037

Forpasas la kuracisto, filozofo kaj astronomo Ibn Sina (Aviceno), konata kiel la princo de la kuracistoj. Li priskribis multajn malsanojn kaj proponis kuracilojn bazitajn sur precizaj diagnozoj

20260622

23-a de Junio 1973

Forpasas la kardiologo Germán Somolinos. Post la Hispana Enlanda Milito, li ekziliĝis al Meksikio. Tie li elstaris kiel historiisto per valoraj esploradoj pri la kuracista praktiko de la 16-a jarcento

20260623

24-a de Junio 1921

Naskiĝas Rosemary Lowe-McConnell, agnoskita pro siaj studoj pri tropikaj fiŝoj danke al ekspedicioj en Afriko kaj Sudameriko. En 1977 ŝi ricevis la Medalon de la Linea Societo de Londono pro sia scienca kariero

20260624

25-a de Junio 1903

Marie Skłodowska-Curie defendas sian doktoriĝan disertaĵon (titolitan Esploroj pri la radioaktivaj substancoj) en la pariza Fakultato de Sciencoj. Ŝi atingis la kvalifikon cum laude

20260625

26-a de Junio 1976

Malfermiĝas al publiko la turo CN de Toronto (Kanado). Ĝi iĝis la plej alta memportanta strukturaĵo en la mondo, je 553 metroj

20260626

27-a de Junio 2014

Oni priskribis novan specion de elefanta soriko: Macroscelides micus. Kun pezo de ĉirkaŭ 28 gramoj, oni konsideras ĝin la plej malgranda el la elefantaj sorikoj

20260627

28-a de Junio 1825

Naskiĝas la kemiisto Emile Erlenmeyer. Li sintezis guanidinon kaj tirozinon kaj klarigis la strukturon de kunmetaĵoj kiaj laktono, sed li estas tutmonde konata pro la matraso kiu portas lian nomon

20260628

29-a de Junio 2021

Forpasas la ornitologo kaj edukisto Audrey Msimanga. Ŝi esploris kiel instrui sciencon ĉe surlokaj kuntekstoj diversaj kaj plurlingvaj, kaj ŝi gvidis lernejojn en Sudafriko

20260629

30-a de Junio 2016

La organizo UN deklaras la Internacian Tagon de Asteroidoj. Brian May, gitaristo de Queen kaj astrofiziko, impulsis tiun daton cele atentigi pri la risko de elspacaj kolizioj

20260630