1-a de Julio 998

Forpasas la matematikisto kaj astronomo Abu’l-Wafa. Li enkondukis la tangentan funkcion, plibonigis metodojn por kalkuli trigonometriajn tabelojn kaj malkovris la sinusan formulon por sfera geometrio

20260701

2-a de Julio 1914

Naskiĝas Mário Schenberg, konsiderata la plej grava teoria fizikisto de Brazilo. Liaj fundamentaj kontribuoj al la kompreno de steloj estas aparte konataj

20260702

3-a de Julio 1886

Karl Benz oficiale patentigas la Benz Patent-Motorwagen, konsideratan la unuan aŭtomobilon mempelatan per internbrula motoro

20260703

4-a de Julio 1956

Naskiĝas la matematiskisto Carme Torras Genís. Fakulo pri artefarita intelekto kaj robotiko, ŝi kunligas sian esploradon pri helpa robotiko kun literatura verkado kaj teknologia etiko

20260704

5-a de Julio 1906

Naskiĝas la petrologo Ljudmila Dolar Mantuani. Ŝi multe publikigis pri betona teknologio kaj pri faktoroj rilataj al la kvalito de ŝutaĵoj

20260705

6-a de Julio 1985

Kreiĝas la Afrika Akademio de Sciencoj (AAS) en Najrobio (Kenjo), kiel tutafrika institucio dediĉita al la progresigo de scienco en Afriko

20260706

7-a de Julio 1899

Naskiĝas la fiziologo kaj toksologo Anna Baetjer. Ŝi esploris la efikon de industria laboro sur la sanon de virinoj kaj proponis plibonigojn pri sekureco kaj laborhoraroj (pro hejmaj respondecoj)

20260707

8-a de Julio 2021

La kemiinĝeniero Noël N’Guessan gajnas la Afrikan Premion por Novigo en Inĝenierarto pro la sistemo Kubeko, destinita al la mastrumado de rikoltaj kromproduktoj kaj ilia transformado en kompoŝton kaj gason

20260708

9-a de Julio 1926

Naskiĝas la medicinisto Mathilde Krim. Ŝi estis membro de la laborteamo kiu unuafoje evoluigis metodon por antaŭnaska seksodeterminado

20260709

10-a de Julio 1724

Naskiĝas la agronomo kaj sciencisto Eva Ekeblad. Ŝi malkovris kiel fari farunon kaj alkoholon el terpomoj, helpante kontraŭbatali malsaton. Ŝi estis la unua virino akceptita en la Sveda Akademio de Sciencoj

20260710

11-a de Julio 1811

La sciencisto Amedeo Avogadro publikigas eseon pri la molekula enhavo de gasoj. Lia hipotezo kondukos al la leĝo de Avogadro, fundamenta por moderna kemio

20260711

12-a de Julio 1863

Naskiĝas la medicinisto Albert Calmette. Li, kune kun la veterinaro Camille Guérin, malkovris malfortigitan formon de Mycobacterium tuberculosis, kiu estos uzata en la vakcino kontraŭ tuberkulozo

20260712

13-a de Julio 2023

Sara García Alonso ricevas la Premion Ada Byron por la Teknologia Virino. Ĉi tiu esploristo pri molekula biologio estas ankaŭ membro de la astronaŭta rezervistaro de la Eŭropa Kosma Agentejo

20260713

14-a de Julio 1960

Jane Goodall alvenas al la rezervejo Gombe Stream (Tanzanio) por komenci sian revolucian studon pri la konduto de liberaj ĉimpanzoj

20260714

15-a de Julio 1793

Naskiĝas la botanikisto Almira Lincoln Phelps. Ŝiaj verkoj pri botaniko influis aliajn virinojn de la epoko kiuj dediĉis sin al tiu scienco, kiel Eunice Newton Foote

20260715

16-a de Julio 1962

La esploristo Michel Siffre eniras kavernon por fari pioniran eksperimenton pri kronobiologio kaj tempo-percepto. Li eliris post du monatoj, pensante ke pasis nur 35 tagoj

20260716

17-a de Julio 1873

Naskiĝas la neŭrofiziologo Marcelle Lapicque. Ŝi estas konata pro siaj esploroj pri nervaj impulsoj (kronaksio) kaj la efikoj de venenoj, precipe striknino, sur la kronaksion

20260717

18-a de Julio 1853

Naskiĝas la fizikisto Hendrik Lorentz. Li ricevis la Nobel-premion en 1902 pro siaj esploroj pri la influo de magnetismo sur elektrajn fenomenojn

20260718

19-a de Julio 2018

Publikiĝas la unua kompleta cerbmapo de fruktomuŝo (Drosophila melanogaster) kun nanometra distingokapablo, uzante 7 000 tranĉaĵojn kaj 21 milionojn da bildoj

20260719

20-a de Julio 1896

Naskiĝas la geologo Ellen Louise Mertz. Ŝi faris pioniran esploron por la Danaj Ŝtataj Fervojoj, kiu servis kiel bazo por la konstruado de la malnova ponto super la markolo Eta Belto ĉe la Balta Maro

20260720

21-a de Julio 2000

La eksperimento DONUT de Fermilab (Nacia Akcelila Laboratorio Fermi en Usono) montras por la unua fojo interagojn de la taŭ-neŭtrino, kaptitajn en emulsiaj platoj, konfirmante la ekziston de tiu partiklo

20260721

22-a de Julio 1946

Okazas Internacia Konferenco en kiu oni decidas krei la Mondan Organizaĵon pri Sano (MOS) kiel tutmondan organizon por plibonigi publikan sanon

20260722

23-a de Julio 1999

Eileen Collins fariĝas la unua virino komandanta mision de NASA-kosmopramo (la misio STS-93 de Columbia)

20260723

24-a de Julio 1874

Naskiĝas la kemiisto Ruth Pirret. Kune kun Frederick Soddy, ŝi esploris la kemion de radioaktivaj elementoj. Ŝia esplorado kontribuis al la kompreno de radioaktiveco

20260724

25-a de Julio 2005

La jurmedicinisto-patologo Bennet Omalu publikigas sian malkovron de kronika traŭmata encefalopatio (KTE) ĉe ludantoj de usona futbalo, per kio li starigas mejloŝtonon en sporta medicino

20260725

26-a de Julio 1919

Naskiĝas James Ephraim Lovelock, medicinisto, meteologo, verkisto, inventisto, atmosfera kemiisto kaj ekologiisto, fama pro la Hipotezo Gajo, kiu prezentas Teron kiel memregulan sistemon

20260726

27-a de Julio 1921

La kuracistoj Frederick Banting kaj Charles Best sukcesas izoli kaj rafini insulinon el hunda pankreato. Ili liberigis sian patenton por la bono de la homaro

20260727

28-a de Julio 1966

Naskiĝas la kemiisto Sossina M. Haile. Esploristo en la kampo de materiala scienco, ŝi estas konata pro la evoluigo de la unuaj solidacidaj fuelĉeloj

20260728

29-a de Julio 1939

Naskiĝas la biologo Marion J. Lamb. Ŝi studis la efikon de mediaj kondiĉoj, kiel varmo, radiado aŭ poluado, sur la metabolan aktivecon kaj la genetikan ŝanĝiĝemon de la muŝo Drosophila

20260729

30-a de Julio 1917

Isabel Ovín Camps licenciuliĝas, kaj tiel ŝi fariĝas la unua hispana virino ricevinta diplomon pri kemiaj sciencoj, post kompletigo de siaj studoj ĉe la Universitato de Sevilo

20260730

31-a de Julio 1939

Naskiĝas la zoologo Marvalee Hendricks Wake. Ŝi estas konata pro sia esplorado pri evolua biologio, anatomio kaj reproduktado de cecilioj, speco de senkruraj amfibioj

20260731