1-a de Marto 2011

Lanĉo de la Afrika Societo por Klinikaj Laboratoriaj Sciencoj (ASLM). Ĝia celo estas plibonigi la aliron al altkvalita laboratoria medicino kaj diagnozaj servoj en Afriko

20260301

2-a de Marto 1840

Kuracisto kaj astronomo Heinrich Olbers mortas. Li prezentis la paradokson de Olbers: en statika kaj senfina universo, la nokta ĉielo devus esti tute hela, sen mallumaj regionoj

20260302

3-a de Marto 1919

Biologo Anita Hoffmann Mendizábal naskiĝas. Ŝi estis pioniro en la studo de araneoidoj kaj akaroj en Meksiko kaj kunmetis kolekton de pli ol 100 000 akaraj specimenoj

20260303

4-a de Marto 2021

Sciencisto Duni Sawadogo ricevas la premion Harambee. Specialiĝinte pri hematologio, ŝi estas konata pro batalado kontraŭ komerco de falsaj medikamentoj, kiuj damaĝas ĉefe virinojn kaj infanojn

20260304

5-a de Marto 1915

Naskiĝas la matematikisto Laurent Schwartz. Li estis unu el la grandaj francaj matematikistoj de la 20-a jarcento kaj la unua, kiu ricevis la Medalon Fields (pro sia laboro pri teorio de distribucioj)

20260305

6-a de Marto 1915

Naskiĝas la matematikisto Kunihiko Kodaira, gajninto de la Medalo Fields. Li estas konata pro siaj kontribuoj al algebra geometrio kaj la teorio de kompleksa sternaĵo

20260306

7-a de Marto 1792

La matematikisto kaj astronomo John Herschel naskiĝas. Li faris progresojn ankaŭ en la fako fotografio, kiel ekzemple la inventon de cianotipo, unukolora fotografia procezo en prusa bluo

20260307

8-a de Marto 1913

Naskiĝas la botanikisto Luz María Villarreal de Puga. Ŝi malkovris la plurjarajn maizvariaĵojn Zea perennis en Ciudad Guzmán kaj Zea diploperennis en la montaro Manantlán

20260308

9-a de Marto 1910

Bakteriologo Nancy Atkinson naskiĝas. Ŝi specialiĝis pri la studo de la bakterio Salmonella. Ŝi ankaŭ laboris pri la disvolvo de antibiotikoj kaj vakcinoj kaj la izolado de la poliomjelito-viruso

20260309

10-a de Marto 1912

Naskiĝas la geografo, arkeologo kaj historiisto Josefina Oliva Teixell. Ŝi verkis plurajn librojn pri historio kaj geografio kaj ankaŭ tradukis verkojn de la antropologo Laurette Sejourné en la hispanan

20260310

11-a de Marto 1936

D-ro Harald zur Hausen naskiĝas. Li ricevis Nobel-premion pro malkovro, ke la homa papiloma viruso estas la ĉefa kaŭzo de uterkola kancero

20260311

12-a de Marto 1940

Naskiĝas biologo Aida González de Infante. Ŝi fariĝis specialisto pri limnologio, kaj faris elstarajn studojn pri planktono en la kontinentaj akvoj de la amerika kontinento

20260312

13-a de Marto 1855

Naskiĝas la amatora astronomo Percival Lowell. Li dediĉis jarojn al observado de Marso. Li ankaŭ dediĉis siajn klopodojn al serĉado de Planedo X, la hipoteza planedo preter Neptuno

20260313

14-a de Marto 2018

Forpasas teoria fizikisto, kosmologo kaj scienca komunikisto Stephen Hawking. Li estis plej konata pro sia esplorado pri nigraj truoj

20260314

15-a de Marto 1874

Naskiĝas la meteologo Wasaburo Oishi. Li estas konata pro la malkovro de alt-altitudaj ĵetfluoj. Celante atingi internacian publikon, li publikigis siajn raportojn en Esperanto

20260315

16-a de Marto 1890

Naskiĝas Lelio Olchese Zeno, kuracisto. Fakulo pri traŭmatologio, li estas konata, interalie, pro la disvolvo de metodoj por trakti kubutajn frakturojn ĉe infanoj

20260316

17-a de Marto 1993

Biofizikisto Alexandre Quintanilha estas agnoskita kiel Granda Oficiro de la Militista Ordeno de Sankta Jakobo de la Glavo. Post akiro de sia doktoreco pri solidstata fiziko, li redirektis sian karieron al biologio

20260317

18-a de Marto 1922

Astronomo Karl Wilhelm Reinmuth malkovras la asteroidon Aralia (973). Ĝi estas nomita laŭ la planto aralio, indiĝena en Azio kaj Ameriko

20260318

19-a de Marto 1893

Naskiĝas arkeologo Gertrud Dorka. Dum la 1950-aj jaroj, ŝi direktis elfosadojn en Berlino, urbo ankoraŭ en procezo de rekonstruo post la Dua Mondmilito

20260319

20-a de Marto 2026

Monda Tago de Buŝ-denta Sano. La Internacia Dentista Federacio adoptis ĉi tiun tagon por levi konscion pri la efiko de buŝaj malsanoj sur ĝenerala sano kaj bonfarto

20260320

21-a de Marto 1920

Naskiĝas la kristalografo kaj scienchistoriisto Gabrielle Donnay. Fakulo pri strukturo kaj kemio de kristaloj, ŝi dediĉis parton de sia kariero al kompilado de esploroj pri kristalografio

20260321

22-a de Marto 2018

Pediatro kaj epidemiologo Heather Zar estas agnoskita per la premio L’Oréal-UNESKO pro sia esplorado pri infana sano, precipe pri spiraj malsanoj kiel astmo kaj pulminflamo

20260322

23-a de Marto 1899

Naskiĝas entomologo Amelia Tonon. Ŝi analizis la evoluon kaj fiziologion de vitelĉeloj, pritraktis embriajn anomaliojn, kaj studis la fenomenon albinismon

20260323

24-a de Marto 1920

Naskiĝas la geolog-inĝeniero Josefa Cuevas Aguilar. Ŝi dediĉis sian profesian karieron al mikropaleontologio, precipe ĉe la Meksika Nafto-Instituto

20260324

25-a de Marto 1924

Naskiĝas komputikisto Charlotte Davis Mooers. Ŝi estis kuninventinto de aparato por selekti trukartojn uzatajn por informserĉado uzante zato-kodadon

20260325

26-a de Marto 2002

Doktoro Odile Schweisguth mortas. Ŝi estas konsiderata la fondinto de pediatria kancerologio en Eŭropo. Ŝi kreis la unuan porinfanan kancersekcion ĉe la Instituto Gustave Roussy

20260326

27-a de Marto 2006

Sciencfikcia verkisto Stanisław Lem mortas. Liaj libroj esploras la lokon de la homaro en la universo kaj ĝiajn limojn, inkluzive de la defioj de komunikado kun aliaj estaĵoj

20260327

28-a de Marto 1901

Naskiĝas la paleobotanikisto Suzanne Leclercq. Ŝi estas konata ĉefe pro sia studo de plantoj el la devonia periodo

20260328

29-a de Marto 1869

Naskiĝas la antropologo Aleš Hrdlička. Interalie, li formulis la teorion, laŭ kiu homoj alvenis en Amerikon el Azio transirante la Beringan Markolon

20260329

30-a de Marto 1976

Naskiĝas la teoria fizikisto Alexandra Olaya Castro. Ŝi estas konata pro sia laboro pri biomolekula kvantuma fiziko kaj pro sia esplorado pri kvantumaj efikoj en fotosintezo

20260330

31-a de Marto 2026

Monda Tago de Lipida Hipotrofio. Ĝi celas levi konscion pri la publiksana problemaro prezentita de lipidaj hipotrofioj, grupo de malsanoj kiuj implicas perdon de grasa histo

20260331