1-a de Aŭgusto 1890
Naskiĝas Wilhelmine Mimi Johnson. Ŝi estis la unua norvega ina geologo, fotis minejojn en Kongsberg, kaj estis kuratoro de la Geologia Muzeo en Tøyen. Ŝi malfermis novajn vojojn en vire dominata mondo
2-a de Aŭgusto 1926
Astronomo Karl Wilhelm Reinmuth malkovras la asteroidon Aethusa (1064), situantan en la ĉefa asteroida zono inter Marso kaj Jupitero. Ĝi estis nomita laŭ toksa eŭropa planto
3-a de Aŭgusto 1949
Naskiĝas kemiisto Carmenza Duque Beltrán. Ŝi estas aparte konata pro sia esplorado pri la aromo de fruktoj kaj la kemiaj kombinaĵoj en maraj organismoj
4-a de Aŭgusto 1916
Naskiĝas Eeva Therman-Patau. Ŝi publikigis amplekse pri kancergenetiko, X-kromosomaj anomalioj kaj seksa disvolviĝo, inter aliaj temoj
5-a de Aŭgusto 1813
Naskiĝas filologo, lingvisto kaj natursciencisto Ivar Aasen. Li establis norman skribsistemon por la norvega lingvo (landsmål) bazitan sur dialektoj el la okcidento de la lando, kiu estis adoptita kiel oficiala en 1885
6-a de Aŭgusto 1934
Naskiĝis la virusologo Ana Gligić. Ŝi faris gravajn kontribuojn al la kompreno kaj kontrolo de virusaj hemoragiaj febroj, inkluzive de la Marburg-viruso
7-a de Aŭgusto 1940
Naskiĝas la iktiologo Elly Cordiviola. Ŝi estis pioniro en la studado de la fiŝoj de la rivero Paraná, iliaj migradoj kaj reproduktado. Ŝia laboro helpis konservi la akvan biodiversecon de Argentino
8-a de Aŭgusto 1925
Naskiĝas la biologo Jeanne Renaud-Mornant. Ŝi malkovris dekojn da specioj de tardigradoj, mikroskopaj bestoj kapablaj pluvivi en ekstremaj kondiĉoj
9-a de Aŭgusto 1880
Mortas la hortikulturisto Edmond Albius. En la aĝo de 12 jaroj, li inventis la polenadmetodon por la orkideo Vanilla planifolia, kiu ankoraŭ nun ebligas ĝian profitdonan kultivadon ekster ĝia natura vivejo
10-a de Aŭgusto 1922
Naskiĝas la biologo Mary Alice McWhinnie. Ŝi estis la unua virino kiu navigis dum du monatoj en Antarkto. Ŝia celo estis studi la rilaton inter akvotemperaturo kaj krila fiziologio
11-a de Aŭgusto 1926
Naskiĝas kuracisto Ruth Wynne-Davies. Ortopedia specialisto, ŝi esploris kaj skribis pri, inter aliaj temoj, la genetiko de la klaba piedo kaj la skoliozo
12-a de Aŭgusto 2026
Okazas totala suna eklipso. Ĝi estos videbla en la fora nordo de Siberio, la fora okcidento de Islando, Gronlando kaj plejparto de norda Hispanio
13-a de Aŭgusto 1948
Naskiĝas geologo Maureen Muggeridge. En 1979, ŝi malkovris la diamantan kuŝejon Argyle en norda Okcidenta Aŭstralio, unu el la plej grandaj en la mondo
14-a de Aŭgusto 1645
Naskiĝas polimato (multfakulo) Carlos de Sigüenza y Góngora. Li estis unu el la iniciatinto de matematiko en Nov-Hispanio (nuna Meksikio) kaj direktis la elfosadojn ĉe Teotiŭakano en 1675, la unuajn en tiuepoka Meksikio
15-a de Aŭgusto 1890
Naskiĝas laboratoria asistanto Andromache Papanicolaou. Dum 21 jaroj, ŝi volontulis por ke ŝia edzo George faru al ŝi ĉiutagajn ĉel-elprenojn en sia serĉo de testo por utera kancero
16-a de Aŭgusto 1821
Naskiĝas Arthur Cayley, brita matematikisto kaj kreinto de matrica kalkulo, la bazo de lineara algebro. Li publikigis pli ol 900 artikolojn kaj revoluciigis geometrion
17-a de Aŭgusto 2017
Philiswa Nomngongo ricevas la Premion Virinoj en Scienco en Sudafriko. Ŝi esploras median analizan kemion kaj la uzon de nanomaterialoj por pritraktado kaj analizado de akvoj
18-a de Aŭgusto 2026
Internacia Tago de Arkeologio. Ĉi tiu scienco, branĉo de la homaj sciencoj, ebligas al ni kompreni nian pasintecon kaj nuntempon. La dato memorigas pri la atenco kontraŭ la siria arkeologo Ĥaled al-Asaad
19-a de Aŭgusto 1960
La hundoj Belka kaj Strelka vojaĝas al la kosmo sur Korabl-Sputnik 2, akompanataj de musoj, ratoj kaj plantoj. Ili estis la unuaj vivantaj estaĵoj, kiuj postvivis kosman vojaĝon
20-a de Aŭgusto 1897
Ronald Ross detektas la malarian paraziton en anofelo. Lia malkovro ebligis al sciencistoj kompreni kiel la malsano estas transdonata. Li gajnis la Nobel-premion pri Fiziologio aŭ Medicino en 1902
21-a de Aŭgusto 1816
Naskiĝas kemiisto Charles Frédéric Gerhardt. Li laboris pri la reformado de la notacio de kemiaj formuloj. Li ankaŭ studis, interalie, la sintezon de acetilsalicila acido, la bazo de aspirino
22-a de Aŭgusto 1935
Naskiĝas biokemiisto Christopher J. Chetsanga. Li faris pionirajn kontribuojn al la studo de DNA-riparo, malkovrante ŝlosilajn enzimojn en ĉi tiu fundamenta procezo en la batalo kontraŭ kancero
23-a de Aŭgusto 1918
Naskiĝas la fiziko kaj meteologiisto Anna Mani. Ŝi dizajnis instrumentojn por mezuri sunan radiadon, ozonon kaj venton, ŝlosilajn por kompreni klimaton kaj renovigeblajn energiojn
24-a de Aŭgusto 1884
Naskiĝas la entomologiisto Annette Braun. Ŝi estis fama fakulo pri mikrolepidopteroj, malgrandaj tineoj kies larvoj vivas ene de folioj. Ŝi priskribis pli ol 340 speciojn kaj revoluciigis entomologion
25-a de Aŭgusto 1760
Mortas arkitekto kaj inĝeniero Eugénio dos Santos. Li respondecis pri la rekonstruo de Lisbono post la tertremo de 1755, sekvante kontraŭsismajn kriteriojn, kiuj establis mejloŝtonon en inĝenierarto
26-a de Aŭgusto 1935
Naskiĝas programisto Karen Spärck Jones. Ŝi evoluigis la IDF-indikilon, kiu mezuras la gravecon de vorto en teksto por identigi ŝlosilajn informojn en ciferecaj dokumentoj
27-a de Aŭgusto 1842
Naskiĝas inventisto Carrie Jane Everson. Ŝi patentis metodon por disigi mineralojn uzante olevezikojn, la bazon de ŝaŭmoflosado. Ŝia tekniko revoluciigis la modernan minindustrion
28-a de Aŭgusto 2026
Monda Tago de la Turner-Sindromo, kromosoma anomalio priskribita de Henry Turner en 1938. Ĝi efikas sur virinojn kaj povas kaŭzi malaltan staturon aŭ malfekundecon, inter aliaj problemoj
29-a de Aŭgusto 1873
Naskiĝas filologo Maria Goyri. Ŝi estis pioniro pri hispana filologio kaj literaturo. Ŝi pledis por virina edukado kaj studis la popolan romancaron kune kun Ramón Menéndez Pidal