1-a de Februaro 1907
Naskiĝas fizikisto Melba N. Phillips. Kune kun Robert Oppenheimer, ŝi priskribis la procezon Oppenheimer-Phillips, kiu klarigas la reagon de nukleoj al kolizio kun akcelitaj deŭteronoj (nukleoj de peza hidrogeno)
2-a de Februaro 1917
Naskiĝas biokemiisto Alberto Sols. Li estis pioniro kaj impulsanto de biokemio en Hispanio. En 1981 li ricevis la Premion Princo de Asturio en la fako Scienca kaj Teknika Esplorado
3-a de Februaro 1909
Naskiĝas astronomo Muriel Elizabeth Mussells. Ŝi laboris kiel homa komputanto ĉe la observatorio de Harvard College. En 1936 ŝi eltrovris tri novajn ringoformajn nebulozojn en la Lakta Vojo
4-a de Februaro 1885
Naskiĝas arkeologo Vera Leisner. Kune kun ŝia edzo, Georg Leisner, ŝi realigis kelkajn el la plej gravaj kontribuoj al la studado de la megalita fenomeno en la Ibera duoninsulo
5-a de Februaro 1889
Naskiĝas paleobotanisto Elise Hofmann. Ŝi laboris ĉefe pri paleohistologio (branĉo de paleontologio kiu studas la mikroskopan strukturon de fosiliaj histoj) de ligno
6-a de Februaro 1886
Kemiisto Clemens Winkler eltrovas germanion. Li izolis kaj identigis ĝin el la mineralo argirodito, devenanta el la arĝenta minejo Himmelsfürst en Germanio
7-a de Februaro 1894
Forpasas muzikilfaristo Adolphe Sax. Inter liaj inventoj elstaras la saksofonoj, disvolvitaj el parabola kupra konuso, kio tiam estis elstara novaĵo
8-a de Februaro 1834
Laŭ la gregoria kalendaro naskiĝas kemiisto Dmitri Mendelejev. Li eltrovis la subkuŝantan regulon en tio, kio nuntempe estas konata kiel la perioda tabelo de la elementoj
9-a de Februaro 1919
Naskiĝas matematikisto Irene Ann Stegun. Ŝi laboris ĉe la Nacia Instituto pri Normoj kaj Teknologio de Usono, kaj estis eldonisto de la klasikaĵo pri matematikaj tabeloj A Handbook of Mathematical Functions (Manlibro de matematikaj funkcioj)
10-a de Februaro 2005
Teamo gvidita de paleoantropologo Yohannes Haile-Selassie eltrovas la fosilion de Kadanuumuu. La analizo de ĉi tiu Australopithecus afarensis subtenas la ideon ke la specio jam estis plene dupieda
11-a de Februaro 2021
Kemiisto Catherine Ngila ricevas la Premion L’Oréal-Unesko por Virinoj en Scienco pro sia laboro en nanoteknologio por purigado de poluita akvo, kio faris bonon al milionoj da homoj en Afriko
12-a de Februaro 1913
Naskiĝas fizikisto Nicolás Cabrera. Li interesiĝis pri inĝenierio kaj materialoj kaj faris gravajn kontribuojn al la teorio de kristala kreskado kaj al kontraŭoksidado de metaloj
13-a de Februaro 1633
Galileo Galilei alvenas en Romon por prezentiĝi antaŭ la Inkvizicio. Li estis akuzita je herezo pro defendo de la heliocentra teorio, kiu asertis la rondiradon de la Tero ĉirkaŭ la Suno kaj ne male
14-a de Februaro 1914
Naskiĝas botanikisto Maevia Noemí Correa. Ŝi elstaras pro sia taksonomia studo pri la patagonia flaŭro, dokumentinte vegetaĵan biologian inventaron de tiu vasta regiono de Argentino
15-a de Februaro 1911
Mortas pediatro Theodor Escherich. Li eltrovis la bakterion Escherichia coli en infanaj fekaĵoj. Tiu ĉi bakterio estas la plej uzata en esploroj pri bakteriologio, genetiko kaj molekula biologio
16-a de Februaro 1997
Mortas fizikisto Chien-Shiung Wu. Ŝi pruvis ke la hipoteza leĝo pri konservado de pareco ne estas observata en la naturo
17-a de Februaro 1981
Joséphine Guidy Wandja iĝas la unua afrika virino, kiu doktoriĝas pri matematiko. En 1983 ŝi estis nomumita prezidanto de la Internacia Komitato pri Matematiko en Evoluantaj Landoj
18-a de Februaro 853
Mortas erudiciulo Abd al-Malik ibn Habīb. Li estas rekonata kiel la unua persono, kiu verkis libron pri medicino en Alandaluso
19-a de Februaro 1893
Naskiĝas plantopatologo Ruth Colvin Starrett McGuire. Ŝi studis malsanojn de sukerkano kaj sukerbeto
20-a de Februaro 2001
Mortas naturmedia sciencisto kaj verkisto Donella Meadows. Ŝi estis fakulo pri dinamiko de sistemoj kaj la ĉefa aŭtoro de la raporto La limoj de kreskado
21-a de Februaro 1876
Unuafoje oni starigas rektan telegrafan ligon inter Aŭstralio kaj Nov-Zelando. Tiu ligo necesigis la instaladon de submara kablo, kiun oni utiligis dum 41 jaroj
22-a de Februaro 1949
Forpasas mikrobiologo Félix d’Herelle. Li grave kontribuis al la eltrovo de bakteriofagoj, speco de virusoj kiuj infektas bakteriojn. Li ankaŭ estis antaŭulo pri fagoterapio
23-a de Februaro 2013
Oni inkludas Rapelang Rabana en la listo 30 under 30 (30 malpli-ol-30-jaraĝuloj) de la revuo Forbes pro ŝiaj atingoj en teknologio. Tiu ĉi komputikisto estas aganta kundirektoro de Imagine Worldwide, NRO pri eduka teknologio
24-a de Februaro 1911
Naskiĝas kardiologo Germán Somolinos. Post la hispana interna milito li ekziliĝis en Meksikon. Tie li iĝis elstara medicinhistoriisto, kun valoraj esploroj pri la medicina praktiko de la 16-a jarcento
25-a de Februaro 1948
Naskiĝas aerspaca sciencisto Kitaw Ejigu. Li estis ĉefinĝeniero de sistemoj de kosmoŝipoj kaj satelitoj ĉe NASA, kie li patentigis du tutnovajn aerspacajn mekanismojn
26-a de Februaro 1805
Oni okazigas la unuan Feston de la Arbo en Villanueva de la Sierra (Ekstremaduro). En 2017, ĉi tiu festo estis deklarata Havaĵo de Kultura Intereso, kun statuso de nemateria heredaĵo