1-a de Majo 1753
Estas publikigita Species Plantarum (Specioj de Plantoj) fare de Carl Linnaeus. Tiu ĉi verko estas konsiderata la deirpunkto pri vegetaĵa taksonomio, kiu ankoraŭ estas uzata nuntempe, laŭ la internacia kodo
2-a de Majo 1903
Naskiĝas la fizikisto Gladys Isabel Harper. Ŝi esploris iks-radiojn kaj disvolvis teorion por analizi kunmetitan radiadon kaj krei unukolorajn faskojn, ŝlosilajn en moderna spektroskopio
3-a de Majo 1945
Forpasas la natursciencisto kaj oceanografo Odón de Buen. Inter liaj multnombraj kontribuoj, plej elstara estas la kreado de la Hispana Instituto pri Oceanografio en 1914
4-a de Majo 1884
Naskiĝas la ĥemiisto Agnes Fay Morgan. Ŝia laboro rilatigis la malkreskon de la ostodenseco al la plialtiĝo de aĝo, kaj interrilatigis la sangan nivelon de kolesterolo kun la graso de la dieto
5-a de Majo 2014
Forpasas la inĝeniero Sonny Jiménez de Tejada. Oni ŝin memoras pro ŝia kontribuo al la aliro de virinoj al la universitata edukado en Kolombio, kie ŝi iĝis la unua virino kiu diplomiĝis pri konstrua kaj mina inĝenierio
6-a de Majo 1912
Naskiĝas Elizabeth Joan Stokes. Ŝi disvolvis normigitan metodon por testi sentivecon je antibiotikoj, la t.n. metodo de Stokes, kiu estis la norma testo ĝis la 1980-a jardeko
7-a de Majo 1854
Naskiĝas la matematikisto Giuseppe Veronese. Li malkovris la “surfacon de Veronese”, ŝlosilan ideon en la geometrio kiu esploras la formojn en spacoj de pliaj dimensioj
8-a de Majo 2023
Forpasas la entomologo Yiau-Min Huang. Elstaras ŝiaj esploroj pri la kuloj implikitaj ĉe la transmisio de dengo, ĉikungunjo, zikao kaj flava febro
9-a de Majo 1930
Naskiĝas la virusologo Albert Kapikian. Li identigis la viruson de Norwalk (specon de noroviruso) kaj disvolvis la unuan vakcinon kontraŭ rotaviruso. Ambaŭ virusoj estigas gastroenteritojn
10-a de Majo 28 a
n.e. Astronomoj de la dinastio Han en Ĉinio dokumentas sunan makulon, unu el la unuaj skribitaj registroj pri tiu astronomia fenomeno
11-a de Majo 1933
Naskiĝas Anna Marguerite McCann. Ŝi estis pioniro en la subakva arkeologia fako ekde la 1960-aj jaroj. Ŝi komencis subakviĝi kun Jacques Cousteau, esplorante antikvajn romiajn vrakojn, proksime de Marsejlo
12-a de Majo 1950
Naskiĝas la filologo Ana María Cano González. Rimarkindaj estas ŝiaj studoj pri la astura lingvo el la valo de Somiedo. Ŝi prezidis la Akademion de la Astura Lingvo dum 16 jaroj
13-a de Majo 2016
Estas lanĉita la sondilo MarumaSat I, kadre de la eduka projekto NOSA (Galegia Lerneja Spaca Agentejo). La sondilo ascendis ĝis 25 000 metroj kaj poste eblis ĝin sukcese rehavi
14-a de Majo 1988
Naskiĝas la geologo kaj NASA-astronaŭto Jessica Watkins. En 2022 ŝi iĝis la unua nigra virino kompletiganta longdaŭran mision ĉe la Internacia Spaca Stacio
15-a de Majo 1991
Forpasas la historiisto Amadou Hampâté Bâ. Li faris etnologiajn esplorojn kaj kompilis afrikajn tradiciojn. Estas daŭre memorata lia frazo “Kiam oldulo mortas, biblioteko brulas”
16-a de Majo 1888
La inventisto kaj elektra inĝeniero Nikola Tesla prezentas sian sistemon por generi kaj transmisii alternan kurenton, bazo por la grand-skala elektrizado
17-a de Majo 1912
Naskiĝas la inventisto Mary Kenner. Ŝi estas konata pro la disvolvo de higiena rimeno alĝustigebla kun akvorezista poŝo por kompresoj, kiu celis malhelpi ke menstrua sango makulu vestaĵojn
18-a de Majo 2026
Internacia Tago de Muzeoj. Ĝi estas taŭga tago por memor(ig)i tion, ke sciencaj muzeoj ludas fundamentan rolon por ke scienco alvenu al la tuta socio
19-a de Majo 1966
Oni aljuĝas la Premion pri Teknika Esplorado “Juan de la Cierva” al Piedad de la Cierva Viudes, pro ŝia laboro pri fabrikado de fajrimunaj brikoj per rizo-ŝeletoj
20-a de Majo 1570
La kartografo Abraham Ortelius publikigas Theatrum Orbis Terrarum (Teatro de la Landoj de la Mondo), la unuan modernan atlason kiu kunigis koherajn mapojn de la mondo, establante la komenciĝon de scienca kartografio
21-a de Majo 1904
Naskiĝas la paleobotanikisto Emily Dix, fakulo pri fosiliaj plantoj el Karbonio. Ŝiaj esploroj en Sud-Kimrio helpis kompreni la formadon de karbo kaj la vegetaĵan historion de la Tero
22-a de Majo 2026
Oni festas la Internacian Tagon de Biologia Diverseco, kiu memorigas la gravecon protekti la diversecon en la Tera vivo kaj la ekosistemojn kiuj ĝin subtenas
23-a de Majo 2001
Forpasas la sciencisto Olumbe Bassir. Liaj ĉefaj esploroj fokusiĝis pri nutrado kaj nutraĵaj toksinoj. Li pledis por scienco kiel ilo por paco kaj disvolviĝo
24-a de Majo 1870
Naskiĝas la botanikisto Ynes Mexia. Ŝi rikoltis pli ol 145 000 plantojn en Ameriko. Ŝia laboro kondukis al la malkovrado de centoj da novaj specioj kaj al la vastigis la tutmondan botanikan scion
25-a de Majo 1919
Naskiĝas la matematikisto kaj logikisto Raymon Smullyan. Li estas fama pro siaj divenaĵoj, filozofio kaj magio, kombinante amuzon kaj raciecon per libroj kiuj inspiris generaciojn
26-a de Majo 1799
Naskiĝas la natursciencisto Felipe Poey Aloy. Li pristudis la fiŝojn de Kubo dum 50 jaroj. Lia verko Ictiología Cubana (Kuba fiŝo-scienco) estas esenca por zoologio kaj estis integre publikigita en 2000
27-a de Majo 1332
Naskiĝas la historiisto, sociologo, geografo kaj filozofo Ibn Ĥaldun. Oni lin konsideras la patron de sociologio, kaj lia verko Al-Muqaddimah (Prologo al sciaro) esploris kiamanere funkcias socioj, ekonomio kaj politiko
28-a de Majo 1927
Naskiĝas la kemiisto Xu Xiaobai. Ŝi esploris fluoreskajn materialojn kaj ĥemiajn kompleksojn, kontribuante al progreso ĉe fluoreskaj lampoj kaj al la esplorado de aromaj hidrokarbonoj
29-a de Majo 1970
Forpasas la ekologo kaj limnologo Kathleen E. Carpenter. Ŝi elstaris pro siaj esploroj de la efikoj de mineja poluo sur akvajn organismojn. En 1928 ŝi publikigis la unuan britan libron pri limnologio