1-a de Oktobro 2025

Forpasas la etologo Jane Goodall. Ŝi estas internacie rekonata pro tio, ke ŝi dum ses jardekoj studis la sociajn kaj familiajn interagojn de sovaĝaj ĉimpanzoj en Tanzanio

20261001

2-a de Oktobro 1982

La kemiisto Manuel Ballester Boix ricevas la Premion Princo de Asturio pri Scienca kaj Teknika Esploradoj. La ĵurio elstarigis liajn studojn pri tre stabilaj liberaj radikaloj

20261002

3-a de Oktobro 1916

Naskiĝas la veterinaro James Alfred Wight, konata sub la plumnomo James Herriot. Liaj libroj kun anekdotoj el lia vivo kiel kampara bestkuracisto inspiris multajn alvokiĝojn tra la mondo

20261003

4-a de Oktobro 1991

Oni subskribas en Madrido la Interkonsenton, laŭ kiu Antarkto estas deklarita natura rezervejo por paco kaj scienco; oni malpermesas minadon krom por esplorado kaj reguligas la median efikon

20261004

5-a de Oktobro 1920

Naskiĝas la biokemiisto Elizabeth Bugie Gregory. Kune kun Selman Waksman kaj Albert Schatz ŝi identigis la streptomicinon, la unuan efikan antibiotikon kontraŭ tuberkulozo

20261005

6-a de Oktobro 1896

Naskiĝas la biokemiisto Nine Choucroun. Kunlaboranto de Jean Perrin, ŝi interalie evoluigis la teknikon de elektroforezo, kiu ebligas apartigon de molekuloj kiel proteinoj aŭ DNA

20261006

7-a de Oktobro 1885

Naskiĝas la fizikisto Niels Bohr. Li estas konata pro la evoluigo de la atomteorio kaj kvantuma mekaniko. En 1922 li ricevis la Nobel-premion pri Fiziko pro siaj esploroj pri la atoma strukturo

20261007

8-a de Oktobro 1826

Naskiĝas Emily Blackwell. Ŝi estis kunfondinto kaj ĉefa motoro de la kresko de la Hospitalo por Virinoj kaj Infanoj en Novjorko, kaj ŝi antaŭenpuŝis la medicinan edukadon de virinoj

20261008

9-a de Oktobro 1604

Oni observas la supernovaon SN 1604, konatan kiel la supernovao de Kepler, la lastan viditan en nia galaksio. Dum sia observado ĝi estis la plej brila objekto en la ĉielo krom la Suno

20261009

10-a de Oktobro 1898

Naskiĝas Eugen Wüster, konsiderata la patro de terminologio kiel memstara scienco. Li ankaŭ laboris pri problemoj de Bibliografio kaj la sistemo de Universala Dekuma Klasado

20261010

11-a de Oktobro 1999

Ahmed Zewail ricevas la Nobel-premion pri Kemio pro siaj pioniraj esploroj en femtokemio, kiu studas kemiajn reagojn en ekstreme mallongaj tempaj skaloj

20261011

12-a de Oktobro 2003

Oficiale lanĉiĝas la Afrika Societo pri Homa Genetiko (AfSHG) por progresigi esploradon en homa genetiko en Afriko kaj stimuli sciencan kunlaboradon

20261012

13-a de Oktobro 1862

Naskiĝas la esploristo kaj etnografiisto Mary Henrietta Kingsley. Ŝia laboro kontribuis al la formiĝo de okcidentaj perceptoj pri la afrika kulturo kaj koloniismo

20261013

14-a de Oktobro 1926

Naskiĝas la fizikisto Wang Yening. Ŝi publikigis pli ol 200 sciencajn artikolojn kaj estas aparte rekonata pro siaj esploroj pri alt-temperatura superkonduktiveco

20261014

15-a de Oktobro 1979

Allan M. Cormack kaj Godfrey Hounsfield ricevas la Nobel-premion pri Medicino pro starigo de la teoriaj fundamentoj kaj konstruo de la unua komputila tomografia skanilo, kio revoluciis la medicinan diagnozadon

20261015

16-a de Oktobro 1843

William Rowan Hamilton konceptas la kvarternionojn, etendon de la kompleksaj nombroj kiu ne obeas la komuteblecon. Li skribis sian bazan formulon sur ponto en Dublino

20261016

17-a de Oktobro 1905

Naskiĝas la mikrobiologo kaj nutradisto Audrey Josephine Cahn. Ŝi troviĝis inter la unuaj fakuloj kiuj rekomendis la konsumadon de polinesaturitaj grasoj, kaj ŝia laboro estis kerna por kompilado de kaloriaj tabeloj

20261017

18-a de Oktobro 1793

La Reĝa Lernejo pri Bestokuracado malfermiĝas en Madrido. Ĝi estis la unua ŝtata institucio en Hispanio dediĉita al reguligita veterinara instruado

20261018

"19-a de Oktobro 1900

Max Planck formulas novan leĝon pri radiado de nigraj korpoj. Per la hipotezo, ke energio elsendiĝas en pakoj aŭ kvantumoj, li starigis la fundamenton de la kvantuma teorio

20261019

20-a de Oktobro 1929

Naskiĝas la nutroteknologiisto Mary Earle. Ŝi membris en la estraro de la Nov-Zelanda Instituto pri Esploro de Kultivaĵoj kaj Nutraĵoj, kaj gvidis la Konsilion de la Porkindustrio

20261020

21-a de Oktobro 1805

En la Batalo de Trafalgar mortas la sciencisto kaj maristo Cosme de Churruca. Li grave kontribuis al kartografio, geografio kaj matematiko aplikita al navigado

20261021

22-a de Oktobro 1917

Naskiĝas la arkeologo Annette Laming Emperaire. Ŝi dediĉis grandan parton de sia vivo al arkeologia esplorado en Sudameriko, kie ŝi malkovris en 1975 la plej malnovan homan fosilion en la kontinento

20261022

23-a de Oktobro 2017

La ekologiisto Sandra Díaz ricevas la Premion Ramón Margalef pri Ekologio pro tio, ke ŝi disvolvis la koncepton pri funkcia diverseco kaj demonstris kiel la tutmonda media ŝanĝiĝo efikas sur vegetaĵajn ekosistemojn

20261023

24-a de Oktobro 1911

Naskiĝas la medicinisto Tsai-Fan Yu. Ŝi kundisvolvis eksplikon pri la kaŭzo de podagro kaj eksperimentis pri la unuaj medikamentoj por trakti tiun malsanon; tiuj sanigaj rimedoj ankoraŭ estas uzataj nuntempe

20261024

25-a de Oktobro 1913

Naskiĝas la kemiisto Marjorie J. Vold. Ŝia esplorado, fokusita je koloidoj, t.e. nehomogenaj miksaĵoj de du aŭ pli da fazoj, estis premiita per la Medalo Garvan-Olin de la Usona Kemia Societo

20261025

26-a de Oktobro 2006

NASA lanĉas la mision STEREO. Temas pri du sondiloj kiuj studas la Sunon tri-dimensie, malkaŝante kiel okazas sunaj erupcioj kaj helpante preventi damaĝojn al satelitoj kaj elektroretaj sistemoj

20261026

27-a de Oktobro 1931

Naskiĝas la kuracisto, verkisto kaj politika aktivulo Nawal El Saadawi. Ŝi estas doktoro pri psikiatrio rekonata pro sia kuraĝa kondamno al la praktiko de virina seksa mutilado

20261027

28-a de Oktobro 2019

Oni malkovras ke eĉ la plej rezistemaj mikroboj ne sukcesas vivi en la akvo de kratero Dalolo (Etiopio). Tie, iuj mineraloj imitas organikajn formojn kaj donas indikojn pri malveraj pozitivaj signoj en la serĉado de ekstertera vivo

20261028

29-a de Oktobro 1920

Naskiĝas la medicinisto kaj biologo Baruj Benacerraf Lasry. Li ricevis la Nobel-premion pro la malkovro de genoj kiuj regulas la imunreagon, kio estas ŝlosila por kompreni transplantadojn kaj aŭtoimunajn malsanojn

20261029

30-a de Oktobro 1961

En Nova Zemlo (Arkta Oceano) okazas la eksplodo de la sovetia hidrogenbombo nomata Car-Bombo. Ĝi estis la plej potenca nuklea armilo iam konstruita

20261030

31-a de Oktobro 2011

Laŭ proksimumaj statistikaj kalkuloj, naskiĝas la sepmiliarda loĝanto de la planedo Tero. Oni taksas ke en oktobro 2026 estos pliaj 1300 milionoj da loĝantoj

20261031