1-a de Novembro 1927

Naskiĝas la entomologo Clare R. Baltazar. Ŝi malkovris 108 speciojn kaj 8 novajn genrojn de parazitaj vespoj. Ŝia esplorado multe helpis bari la disvastiĝon de plagoj en Filipinoj

20261101

2-a de Novembro 1909

Naskiĝas la fizikisto Katharina Boll-Dornberger. Ŝi enkondukis la matematikan koncepton grupoido por priskribi senordajn kristalojn. Ŝi studis organikajn kaj neorganikajn strukturojn kaj plibonigis la metodojn de difraktado

20261102

3-a de Novembro 1889

Naskiĝas la neŭrologo Łucja Frey. En 1923 ŝi malkovris la sindromon, poste nomitan sindromo de Frey, pro kiu iuj personoj dum manĝado spertas ŝvitadon kaj varmon survange pro nerva damaĝo

20261103

4-a de Novembro 1921

Naskiĝas la kemiinĝeniero Mary Sherman Morgan. Ŝi inventis la likvan fuelon hidinon (hydyne), kiu pelis la raketon Jupiter-C kaj helpis lanĉi la unuan usonan sateliton Explorer 1

20261104

5-a de Novembro 1957

Mortas la inĝeniero Olive Dennis. Ŝi enkondukis novigaĵojn por pli komfortaj trajnaj vojaĝoj, kiel sidilojn kun kliniĝeblaj dorsapogiloj, makulrezistajn tegaĵojn kaj lumojn nokte mildigeblajn

20261105

6-a de Novembro 2017

BBC (Brita Dissenda Korporacio) nomumas la epidemiologon Quarraisha Abdool Karim, kunfondinton de CAPRISA (Centro por Esploro pri Aidoso en Sud-Afriko), kiel unu el sep inaj sciencaj pioniroj

20261106

7-a de Novembro 1883

En la aĝo de nur 19 jaroj, Odón de Buen prezentas sian verkon Geografiaj kaj botanikaj notoj pri la centra zono de la Iberia Duoninsulo, en kiun li verŝas pionirajn konceptojn pri ekologio en Hispanio

20261107

8-a de Novembro 1934

Mortas la medicinisto Carlos Chagas. Li malkovris la malsanon de Chagas, identigante la paraziton Trypanosoma cruzi, ĝian vehiklan insekton kaj la klinikajn simptomojn, revoluciante la tropikan medicinon

20261108

9-a de Novembro 1876

Naskiĝas la mikrobiologo Hideyo Noguchi. Li estis la unua, kiu sukcesis kultivi Treponema pallidum, la bakterion kaŭzantan sifilison, en pura kreskiga medio. Tio ebligis pli bonan diagnozadon de la malsano

20261109

10-a de Novembro 2005

La scienca esploristo kaj virusologo Mireille Dosso ricevas la Medalon UNESKO/Instituto Pasteur pro sia elstara laboro en mikrobiologio kaj publika sano en Okcidenta Afriko

20261110

11-a de Novembro 1866

Naskiĝas la kemiisto Martha Annie Whiteley. Dum la Unua Mondmilito ŝi partoprenis en la evoluigo de mustarda gaso kaj en la sintezo de anestezantoj kiel prokaino kaj fenacetino

20261111

12-a de Novembro 1906

Alberto Santos Dumont gajnas la premion de la Aer-Klubo de Francio pro starigo de la unua flugdistanca rekordo: 220 metroj

20261112

13-a de Novembro 1987

La paleoantropologo Phillip Tobias ricevas la Premion Balzan pri Fizika Antropologio pro sia laboro en homedfosilejoj en Sudafriko, esencaj por kompreni la evoluon de la homaro

20261113

14-a de Novembro 2003

Estas malkovrata Sedno, objekto kiu situas preter Neptuno kaj estas la malgranda korpo n-ro 90377 de la Sunsistemo. Ĝi estis detektita el la Observatorio de la Monto Palomar en Kalifornio

20261114

"15-a de Novembro 1967

En la scienca revuo PNAS publikiĝas la malkovro de fitokromoj,pigmentoj kiuj ebligas al plantoj rekoni ruĝan kaj malproksimruĝan lumojn, kiuj regas ilian kreskon kaj evoluon

20261115

16-a de Novembro 1921

Naskiĝas la farmakologo Eva King Killam. Ŝi esploris la efikon de medikamentoj sur la cerbon kaj la konduton. Ŝi studis epilepsion, opioidan dependecon kaj cerbajn strukturojn kiel la hipokampo

20261116

17-a de Novembro 1970

Douglas Engelbart patentigas la pozician indikilon X-Y por ekranoj konatan kiel komputilan muson. Li inventis ĝin por ebligi la markadon kaj manipuladon de surekranaj tekstoj

20261117

18-a de Novembro 1923

Naskiĝas la neŭrosciencisto Edith Graef McGeer. Ŝi estas konata pro sia laboro kaj kontribuoj al la esplorado pri preventado kaj traktado de Alzheimer-malsano kaj aliaj neŭrodegeneraj malsanoj

20261118

19-a de Novembro 1922

Naskiĝas la lingvisto, epigrafikisto kaj etnologo Juri Valentinoviĉ Knorozov. Specialistiĝinte pri la majaa lingvo, li proponis hipotezojn kiuj grave kontribuis al la malĉifrado de la majaa skribsistemo

20261119

20-a de Novembro 1885

Naskiĝas Berta de Haas-Lorentz. Ŝi estis la unua persono kiu teorie studis la termikajn fluktuojn en elektraj cirkvitoj konsiderante la elektronojn kiel braŭnajn partiklojn

20261120

21-a de Novembro 1902

Naskiĝas la astronomo Elena Kazimirĉak-Polonskaja. Ŝi estas konata pro siaj studoj pri perturboj de meteoroj kaj pro demonstrado de la gravita influo de gigantaj planedoj kiel Jupitero kaj Saturno

20261121

22-a de Novembro 1904

Naskiĝas la fizikisto Louis Néel. Li malkovris la antiferomagnetismon kaj la Néel-temperaturon, kernajn konceptojn en la studo de magnetismo kaj en teknologiaj aplikoj kiel magneta memoro

20261122

23-a de Novembro 1917

Naskiĝas la matematikisto Elizabeth Scott. Ŝi kunigis statistikon kun astronomio kaj meteologio, malkovris la Scott-efikon kaj antaŭenigis la seksan egalecon en la scienco

20261123

24-a de Novembro 1926

Naskiĝas la fizikisto Tsung-Dao Lee. Kune kun Chen-Ning Yang, li malkovris ke la malfortaj interagoj malobservas la parecan simetrion, kio estas kerna malkovro en la partikla fiziko

20261124

25-a de Novembro 1915

Albert Einstein prezentas siajn ekvaciojn de la ĝenerala teorio de relativeco al la Prusa Akademio de Sciencoj en Germanio

20261125

26-a de Novembro 1966

Oni inaŭguras la unuan tajdmovatan elektrocentralon en la mondo. Ĝi situis en la estuaro de la rivero Rance, en Bretonio kaj estis la unua centralo kiu uzis la altiĝon kaj malaltiĝon de tajdoj por generi elektron

20261126

27-a de Novembro 2005

Oni faras la unuan partan vizaĝ-transplantadon en la historio. La paciento estis Isabelle Dinoire, franca virino kiu suferis gravajn vizaĝajn vundojn post atako de sia hundo

20261127

28-a de Novembro 1931

Naskiĝas la mikrobiologo Ángela Restrepo Moreno. Dum sia longa kariero ŝi specialistiĝis pri malsanoj kaŭzitaj de fungoj kaj pri ilia diagnozado kaj kuracado

20261128

29-a de Novembro 1946

Oni unuafoje aplikas la Blalock-Taussig-manovron al 11-monata bebo por trakti la sindromon de blua bebo, starigante mejloŝtonon en pediatria kardiologio

20261129

30-a de Novembro 1919

Naskiĝas Jane Wright, konata pro sia kontribuo al la evoluigo de kemiterapio kontraŭ kancero. Ŝi uzis homajn histokultivojn por testi medikamentojn kaj evoluigis kateterojn por apliki kuracilojn

20261130